Blue Mitchell

Blue Mitchell
Naskonomo Richard Allen Mitchell
Naskiĝo 13-an de marto 1930 (1930-03-13)
en Miamo
Morto 21-an de majo 1979 (1979-05-21) (49-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ĝenroj ĵazo
soŭlĵazo
malmolbopo
Profesio trumpetisto
Instrumentoj Trumpeto
Aktivaj jaroj 1958 - 1979
Parencaj
temoj
Cannonball Adderley, Earl Bostic, Horace Silver, Paul Williams, Chuck Willis
Signifa instrumento
trumpeto
Persona informo
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikisto
jazz trumpeter (en) Traduki
trumpetisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Richard Allen "Blue" Mitchell (13a de marto 1930 – 21a de majo 1979) estis usona trumpetisto de ĵazo, ritmenbluso, soul, rock, kaj funko, konata pro multaj albumoj registritaj kiel bandestro aŭ kunlaboranto por Riverside, Blue Note kaj poste Mainstream Records.[1]

Li komencis registri fine de la 1950-aj jaroj partikulare en Novjorko en 1958. Post ludado kun Horace Silver, en 1964, post la disigo de lia grupo, li formis grupon kun membroj de la kvinteto de Silver, anstataŭante la junan pianiston Chick Corea. Tiu bando ekzistis ĝis 1969, post kio Mitchell ariĝis kaj turneis kun Ray Charles ĝis 1971.

El 1971 al 1973 Mitchell ludis kun John Mayall, aperante ĉe Jazz Blues Fusion kaj sekvantaj albumoj. El la mezo de la 1970aj jaroj li registris kau ludis kun bandestroj kiaj Louie Bellson, Bill Holman kaj Bill Berry kaj estis ĉefa soloisto por Tony Bennett kaj Lena Horne. Aliaj bandestroj kun kiuj Mitchell registris estas jenaj: Lou Donaldson, Grant Green, Philly Joe Jones, Jackie McLean, Hank Mobley, Johnny Griffin, Al Cohn, Dexter Gordon kaj Jimmy Smith. Blue Mitchell pluludis kun la kvinteto de Harold Land ĝis sia morto pro kancero la 21an de majo, 1979, en Los Angeles, aĝe 49.

  1. [Blue Mitchell ĉe Allmusic angleŜablono:Allmusic/zorgado/deviga parametro ID mankas Allmusic Biography]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy